sexta-feira, 18 de fevereiro de 2011

Vojaĝantoj-batalantoj

"Li difinis la koncepton de vojaĝantaj-batalantoj, dirante ke tio rilatas al sorĉistoj kiuj, pro tio ke ili estas batalantoj, vojaĝis en la malhela maro de l` konscio. Li plie diris, ke la homoj estis vojaĝantoj en la malhela maro de l` konscio, kaj la tero ne estis pli ol unu stacio en tiu vojaĝo; pro eksteraj kialoj, kiujn tiam li ne emis diskonigi, la vojaĝantoj interrompis sian vojaĝon. Li diris ke la homoj estis kaptitaj en ia akvokirlo, en kateno kiu ronden moviĝis, kaj ŝajnis al la homoj ke ili moviĝis, dum reale ili estis, esence, parkitaj.
Li asertis ke la sorĉistoj estis la nuraj kiuj kontraŭstaris tiun forton, kiu ajn estus, kiu tenis la homaron mallibere, kaj ke pere de sia disciplino la sorĉistoj liberiĝis el tiuj ungegoj kaj daŭrigas sian vojaĝon de l` konscio."


Eroj de la libro: "La agema flanko de l` senfino" de Carlos Castaneda

Nenhum comentário:

Postar um comentário