domingo, 20 de fevereiro de 2011

Kiel ĵongli per tri pilkoj (Akvofalo)


Vi jam havas kelkajn citronojn en via manoj (pilkoj ankaŭ funkcios), kaj nun vi volas ekĵongli, ĉu ne? Do, la unua paŝo estas lerni kiel fari la "akvofalon".
Estas tre facile, nur vidu la videeton kiun mi ŝtelis el Vikipedio. Mi eksplikas ĉi tie por tiuj kiuj estas dekstremuloj, sed la samo aplikiĝas al maldekstremuloj (evidente ŝanĝu la flankojn). Kaj se oni volas daŭre ĵongli, oni nepre fariĝos tiom ambaŭflankemaj kiel eble, tial tio ne tiom gravas, ehe. :P

Do, teorie:

  • Tenu 2 pilkojn en la dekstra mano kaj unu pilko en la malmaldekstra
  • Lanĉu UNU el la du pilkoj de l` dekstra mano
  • Kiam ĝi atingas la sian plej supron (en tiu momento kiam ĝi ekfalas), lanĉu la pilkon el la maldekstra mano samniere
  • Kiam ĝi ekfalas, lanĉu la lastan pilkon kiu estas en via dekstra mano
  • Daŭrigu la movadon kaj la rezulto estos simila al tiu de la videeto

Klopodu lanĉi ĉiujn en la sama alteco kaj en la sama rapideco, alimaniere vi facile perdiĝos. :P



Sammondane,
Ĥod

Nenhum comentário:

Postar um comentário