Se vi volas ekĵongli tio estas tre facile: kondiĉe ke vi ne ekfaru  kun tranĉiloj, ehe. Por komenci, vi povas uzi tenispilkojn, pomojn,  oranĝojn, aŭ eĉ ĉiuj samtempe. Tenispilkoj povas esti problemo al tiuj  kiuj havas malgrandajn manojn kaj kiam ili falas... veeee, ekkuru por  trovi ilin! SED tamen, ĉi tie mi tradukas al esperanto kiel fari  malmultkostajn pilkojn por ekpratiki ĵongladon (jam estas multaj  plurlingvaj "kiel fari" en interreto, sed mi ne trovis en e-o). Mi  trovis bonegan (kaj amuzan) videon en Youtube,  per ĝi ne necesas  kompreni la lingvon, nur aspekti ĝin: http://www.youtube.com/watch?v=PLxuPeTsgQk
Do, por komenci jen ĉion kion vi bezonos:
- Balonoj
- Farĉo kiel rizo/sablo/salo aŭ io simila
- Ia plastiko, uzata por konservi manĝaĵojn ktp (kontrolu en la video)
- Tondilo
Vidu la videon kaj legu la suban tekston okaze de ia dubo.
Kiel fari:
- Enmetu la farĉon en la plastiko kaj pilkigu ĝin tiom granda kiom vi volas
- Blovu la balanon por streĉi ĝin
- Tondu la supran parton (kie oni blovas ĝin)
- Konvru la plastikfarĉon kun la balono kiun vi tondis
- Faru tion plurfoje
- Faru aliajn du pilkojn
- Ekĵonglu!
Mi tre ŝatas tiajn ĉi pilkojn, ĉar kiam ili falas, ili ne forkuras, kaj estas tre malmultkostaj. Sed estas aliaj manieroj por fari pilkojn kiujn mi neniam provis. Poste eblas aperigi artikolojn pri kiel fari aliajn, kiu scias? :P
Se vi trovis alian manieron por fari: diskonigu! Se vi trovis dubon, nur maldubiĝu ĉi tie komunume, ehe.
Sammondane,
Ĥod
 
 
Nenhum comentário:
Postar um comentário