En 1972, la eldonejo Stafeto (poemoj - noveloj - dramoj - eseoj) eldonis 1000 ekzemplerojn de l` libreto "Vojo kaj Vorto" de Roberto Passos Nogueira. Mi ne scias ĉu poste estis aliaj eldonoj, sed la katalogo de UEA ankoraŭ vendas tiun 72-an eldonon. La libro estas - minimume - genia. Kaj la originalaj poemoj kaj la tradukitaj estis tre trafe kaj taŭge elektitaj, tial la legado de la libro estas senfina... mi ĉiam povas legi kaj relegi ĝin... kaj mi ĉiam surpriziĝas.
Sed tiu ĉi artikolo ne temas pri R. P. Nogueira, sed pri Fernando Pessoa, genia poeto, kies poemero estis genie tradukita de Nogueira en "Vojo kaj Vorto".
Fernando Pessoa, kiu naskiĝis en Lisbono, Portugalio, en 1888, kreis plurajn heteronimojn (Álvaro de Campos, Alberto Caiero, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp...). Ĉiu heteronimo havis sian propran personan vivon, historion, verkstilon ktp, tial sorbi la verkaron de Fernando Pessoa estas granda laboro, ĉar li ja estis tre densa verkisto, kvankam li tre simple kaj klare verkis... tio rimarkeblas sube:
Portugalio
El la gardisto de brutaroj
(Alberto Caiero)
XXXIX
La mistero de la aĵoj, kie ĝi estas?
Kie ĝi estas, kiu ne aperas
Eĉ por sin montri mistero?
Kion scias pri ĝi la rivero kaj kion scias la arbo?
Kaj mi, kiu ne scias pli ol ili, kion pri ĝi scias?
Ĉiam kiam mi rigardas la aĵojn kaj pensas pri kio
Ĉar la sola kaŝita senco de la aĵoj
Estas ke ili ne havas iun ajn kaŝitan sencon.
Estas pli strange ol ĉiuj strangecoj
Kaj ol la revoj de ĉiuj poetoj
Kaj ol la pensoj de ĉiuj filozofoj,
Ke la aĵoj estas ĝuste kio ili ŝajnas esti
Kaj ekzistas nenio por esti komprenita.
Jes, jen kion miaj sensoj lernis solaj:
La aĵoj ne havas signifon: ili havas ekziston.
La aĵoj estas la sola kaŝita senco de la aĵoj.
Traduko: Roberto Passos Nogueira
Nenhum comentário:
Postar um comentário