sábado, 1 de maio de 2010

Okazaĵoj

Mi parolis kun instruisto por ke li povus gvidi min en scienca esplorado pri tutmondiĝo kaj tutmonda varmiĝo. Kaj por mia surprizo, li diris ke ni povus surbazigi la esploron je Elisée Reclus, franca anarĥiista geografiisto kiu verkis ankaŭ pri Amazonio (kerna regiono en la tutmonda-varmiĝa diskutado). Tio surprizis min tial ke mi nek neniam iam aŭdis pri Rekluzo!

Tio tuj irigis min al esplorado; unue mi iris al la portugala Vikipedio por ke mi povus almenaŭ ekkoni ion rilatan al Rekluzo. Amuze ke, la portugala vikipedio nur havas artikolaĉon, tamen la esperanta vikipedio havas bonkvalitan artikolon! Kaj ĝi estas rekomendinda, do:


http://eo.wikipedia.org/wiki/Elis%C3%A9e_Reclus

Nenhum comentário:

Postar um comentário