segunda-feira, 3 de maio de 2010

Google Wave

Wave (aŭ Ondo, esperantlingve) temas pri persona komunikilo kaj kunlaborilo. Laŭ Guglo, Ondo enhavas alian koncepton rilate al retumado, tial ĝi estu la "estonta retmesaĝilo". En GOndo, eblas sendi mesaĝojn (kiel en la kutima retmsaĝilojn), sed tamen eblas samtempe komunikiĝi (tiel ĝi jam anstaŭigas la neceson uzi kaj retmesaĝilojn kaj tujmesaĝilojn).

Sed sia kerna uzo (miopinie) estas la senlima eblo por kunlabori. Ĉiuj povas labori samtempe en dokumento, mensa mapo, kalkultabelo, prezentado kaj tiel plu. Eblas enmeti fotojn, videojn kaj eĉ retpaĝojn en la ondoj.


Alklaku ĉi tie por vidi tiun ĉi blogaĵon kun Google Ondo en la fino de la paĝo. Mi ne konas kiel funkcias la HTML de Blogger, tial mi ne sukcesis lokigi la Ondon ĉi tie... se iu scias, bonvolu diri, mi ja scivolemas: kie mi eraras? :P


Sammondane,

Ĥod


Nenhum comentário:

Postar um comentário