domingo, 2 de maio de 2010

Novo Airão

Novo Airão

Novo Airão (Nova Ajrao, esperantlingve) estas urbeto en la brazila ŝtato Amazono. En 1694 oni fondis Airão, kiu estis unu el la plej gravaj urboj de Amazonio pro sia produktado de kaŭĉuko. Sed laŭ la loka mito, ĉirkaŭ la 1950 jaroj, formikoj atakis la urbon, kaj ĝi bezonis relokiĝi, tial oni fondis Novo Airão (la Nova Airão). De la malnova urbo, nur restas domaĉoj.

Novo Ajrao, kiu lokiĝas proksime de la malnova urbo, enhavas pli malpli 15 mil personojn. Ĝi
(Mateniĝo en Novo Ajrao)

situiĝas antaŭ la insularo de Anavilhanas (Anaviljanas, esperante), kiu estas la plej granda rivera insularo en la mondo. Ja magika loko.











(Plaĝo)

Nenhum comentário:

Postar um comentário